PMEG 2023

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodauxron, = “en la dauxro de”. Dum staras antaux tempa aux aga esprimo:

  • Tondroj bruadis dum la tuta nokto.FA1.77

  • Sxi ne sxanceligxis kiel antaux kelke da horoj, ne pusxigxis je la krutaj sxtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron.M.194

  • Dum multe da semajnoj la suno lumas cxiutage apenaux kelke da horoj.M.200

  • Estis tie tiel lume, preskaux kiel dum la tago.M.200

  • Dum la vojo Klaro parolis al Marta.M.104 La vorto vojo normale ne estas aga aux tempa, sed cxi tie gxi reprezentas iradon laux vojo.

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en. Legu ankaux pri tempa tra, kaj tempa por.

Frazenkondukilo «

Dum estas ankaux frazenkondukilo: Forgxu feron dum gxi estas varmega.PE.525 Tio estas ecx la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado «

  • Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros gxin akiri en la urbo! dume sidu iom cxe mia malsana infano!M.198 2. “Provizore, gxis pli gxusta tempo”: La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke gxi iom post iom eliru ankaux en aliaj lingvoj.OV.156 3. “kontraste al tio, kontrauxe”: La ekposedo de cxio tio cxi [= verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inferan paciencon [...]. Dume lingvo arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”.FK.272