PMEG 2023

12.3.6.12. Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun, kaj iafoje la malo de per:

  • Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Ne estis kremo en la teo.

  • Mi estas malricxa simpla virino sen familio.FA3.151...virino, kiu ne havas familion.

  • Sxi iras sen celo.M.98 Sxi iris ne havante celon.

  • Li pasis preter mi sen saluto.M.158...ne salutante.

  • Li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj.FA1.91

  • “Vi tute ne estas gxentila,” diris la feino sen kolero.FE.19

  • Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?M.173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

  • Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.M.135 Sen trovigxas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

  • Ne sen kauxzo li tion diris.FA2.142

  • Nenia ago farigxas sen pago.PE.592

  • Mi petas vin pri gxi, – diris Marta sen plej mallonga pripenso.M.179

  • Tiu virino ne foriru de sxi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 Ne manku ricevo de konsilo kaj helpo.

  • Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero.FA1.105 Cxi tie oni povas diri, ke sen estas la malo de per.

Sen tio ke «

Oni uzas sen ankaux antaux ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj gxemus.Rt.40

Antaux I-verbo «

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaux I-verbo: Sxi foriris sen diri ecx unu vorton.

Vortfarado «

  • Senigi = “kauxzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj.AD.8 Mi senigis al vi la gxojojn de via juneco.Rt.43

  • Senigxi = “liberigxi je io, forigi ion de si”: Li senigxis je sia vesto.