PMEG

12.3.3.1. Da – bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aux mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvantesprimo montras, kiom trovigxas de la substanceca afero:

kvanto “substanco”
unu kilogramo da pano
litro da lakto
skatolo da rizo
amason da komencantoj
du milionoj da rubloj
iom da valizoj
tiom da felicxo
multe da problemoj
  • Sxi acxetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.M.182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

  • Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31

  • Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!FA1.7

  • Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.FE.32

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.FE.35

  • La ricxulo havas multe da mono.FE.37

  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.PE.1352

  • Nur nun sxi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de sxi la malvarmo.M.148

  • Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo.FE.32

Da-esprimo neniam estas komplemento de cxefverbo, sed cxiam rekta priskribo de cxefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo trovigxas da butero.* *Sxi acxetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo trovigxas iom da butero. Sxi acxetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo trovigxas butero. Sxi acxetis farunon.)

Nombrovortoj kaj da-esprimoj «

Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de cxefvorto:

  • Tie logxas du Esperantistoj.

  • Mi havas cent pomojn.

  • Tiu cxi vilagxo havas du mil logxantojn.

Nombrovortoj kun O-finajxo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel cxefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14

  • Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.FE.14

  • Li gxin forblovas por dudeko da rubloj.Rz.22

Ne uzu N-finajxon post da «

Post da oni ne povas uzi N-finajxon, cxar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaux da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aux kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finajxon, ecx kiam gxi rolas kiel objekto:

  • La ricxulo havas multe da mono.FE.37La ricxulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La ricxulo havas multe da monon.*)

  • Kiom da pano vi volas?Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)