PMEG 2024
12.3.2.6. De rilate al vorteto
For «
De rilate al for montras formovigxon aux apartecon:
For de tie cxi!FE.26
For de miaj okuloj!Rt.29
Sxi demetis la tukon for de la kapo.M.169
Grandaj vojagxoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.L2.236
Pronomoj, pronomecaj vortetoj «
De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel cxe ne-aga O-vorto:
Li estas de meza kresko.FE.33 Eco.
Gxi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Gxi estas mia. Gxi apartenas al mi.
Ili estas de Francujo. Deveno.
Tiuj estas de sxi. Aparteno, posedo.
Ambaux estas de Japanujo. Deveno.
Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.
Tabelvortoj je OM «
De-esprimoj povas ankaux priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:
Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis!FA1.108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.