PMEG 2024
12.3.2.5. De rilate al A-vorto aux E-vorto
De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aux E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi cxe verboj, cxe agaj O-vortoj kaj cxe ne-agaj O-vortoj:
Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.L1.330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.
Cxu ankaux cxiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.M.35 De montras apartecon.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.PE.751 De montras apartecon.
Mi, ebria de felicxo, alkrocxigxis al lia kolo.Rt.104 De montras kauxzon.
Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.Rt.46 De montras kauxzon kaj enhavon.
Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.FA1.123 De montras originon.
La marsxo dauxris sep horojn ekskluzive de la pauxzoj. = ... ekskluzivante la pauxzojn. La marsxodauxro ne inkluzivis la pauxzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaux povus uzi la finajxon N: ... ekskluzive la pauxzojn.
Li scias cxiujn latinidajn lingvojn escepte de la rumana. = ... se oni esceptas la rumanan. De montras sencan objekton. Oni ankaux povas diri ... escepte la rumanan.
Cxiuj aliaj logxantoj de la lando staris cxirkauxe de la palaco.FA3.97 = ... en la cxirkauxo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.
Mi salutas vin nome de mia frato. = ... en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.
Cxe participoj de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.
Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortajxon, kiun oni uzas kvazaux unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kauxze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.