PMEG 2024
8.2.4. Nombro – specialaj okazoj
La kunliga vorteto aux normale montras ekskluzivan sencon (devas esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje gxi estas inkluziva (povas validi pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per aux, la uzo de J-finajxo dependas de la senco:
Karlo aux Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.
Aux la angloj aux la francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la alternativoj povas validi, sed cxiu el ili estas per si mem multe-nombra.
Aux mi aux miaj kontrauxuloj estas prava(j). Cxi tie nek gramatika logiko, nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe-nombro. Oni elektu lauxplacxe. Versxajne plej multaj elektus pravaj pro la proksimeco al la vorto kontrauxuloj. Plej bone estas versxajne revortigi la frazon por eviti la problemon: Aux mi estas prava, aux miaj kontrauxuloj (estas pravaj). En tiu cxi okazo la plej simpla solvo estas: Aux mi aux miaj kontrauxuloj pravas.
Iafoje oni povas aux rigardi cxiujn membrojn de grupo kune, aux rigardi cxiun individuon aparte:
Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri cxiuj veloj kune, sed se oni pensas pri cxiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la finajxon J, sed tiam oni ankaux sxangxu levataj al levita.
Iafoje du (aux pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon. Malgraux sxajna plureco, temas pri nur unu:
Gaston Waringhien, cxefauxtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunauxtoro de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la majstroj de Esperanto. Suprajxe povas sxajni kiel tri homoj, sed estas vere nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne rigardataj).
Tiu cxi strando, aux plagxo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono aux plagxo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaux samsignifa vorto.
Iafoje apud unu cxefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono, aux simile. Tiam oni konsideru normale nur la cxefan esprimon. Pri tiaj frazoj tamen ne ekzistas firmaj reguloj, cxio dependas de la senco:
La instruistino, same kiel sxiaj lernantoj, estis post kvartaga intensa instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, cxar gxi priskribas cxefe la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi ankaux la lernantojn.
Elizabeto, kaj eble ankaux sxia edzo, estos versxajne invitita(j). Oni diru invitita aux invititaj depende de la versxajneco, ke ankaux la edzo estos invitita.
Sofio, sed ne sxia fratino, estas bonvena al la festo. Cxi tie bonvena lauxsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.
Speco «
Kiam oni parolas gxenerale pri ia speco, la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte farigxas malgrava:
Infano ne estas matura homo.FE.6 = Infanoj ne estas maturaj homoj.
En domo kaj milit’ la viro regas.IT.6 = En domoj kaj militoj la viroj regas.
Grupo kun po unu «
Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj cxiu el la unua grupo rilatas al po unu el la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu-nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen praktike unu-sencaj:
En tiu kvartalo trovigxas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj, tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaux la belaj pordoj estas pluraj, sed cxiu domo havas nur po unu (cxefan) pordon, kaj tial oni diras bela pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaux signifi, ke cxiuj domoj havas nur unu komunan pordon (malversxajne). Se oni dirus belaj pordoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke cxiu domo havas plurajn belajn pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ... domoj, el kiuj cxiu havas belan pordon aux ... domoj kun po unu bela pordo.
La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro, cxar cxiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaux signifi, ke ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke cxiu el ni havis plurajn nazojn, kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ... ke neniu el ni ion povis vidi ecx antaux sia nazo.
Tiuj, kiuj vocxdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam temas (versxajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, cxar cxiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.
Pli ol unu, malpli ol du «
Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas cxiam unu-nombron pro la cxeesto de unu. Ankaux post malpli ol unu oni uzas unu-nombron:
Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago.FK.104
Mi povas nutri pli ol unu familion!FA2.137
Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach.FA3.144
Noto: Zamenhof uzis ankaux pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas zamenhofa (gxi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaux kelkaj kaj kelke + da-esprimo por “pluraj”, sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la diferenco inter “kelkaj” kaj “pluraj” estas tre subjektiva afero).
Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la cxeesto de du oni uzas cxiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.
Nul kaj malpli «
Kiam nul estas uzata kiel nombra priskribo, oni povas heziti, cxu uzi unu-nombron aux multe-nombron, cxar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:
Aux oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aux 0,5.
Aux oni uzas J por cxiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaux por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.
Ambaux aliroj estas egale logikaj:
Post tio restos nul homo(j). Cxi tia uzado de nul aperas preskaux nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aux neniuj homoj).
Mi acxetis nul komo kvin kilogramo(j)n da rizo.
Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:
En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima temperaturo.
La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).
Restas al li minus unu euxro. Tio signifas, ke li sxuldas unu euxron.
Neniu, neniuj, cxiu, cxiuj «
Kaj neniu kaj neniuj principe egalas al nul, sed neniu estas gramatike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:
Neniu homo estas perfekta.
Neniuj homoj estas perfektaj.
Kaj cxiu kaj cxiuj principe estas lauxsence iel multe-nombraj, sed cxiu estas gramatike unu-nombra, dum cxiuj estas multe-nombra:
Cxiu homo estas mortema.
Cxiuj homoj estas mortemaj.
Onoj «
Cxe ON-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono, kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:
Nu, kio estos, se almenaux unu duono de tio, kion li parolis, estas vero?Rz.50
Du duonoj faras unu tuton!FA3.73
Li trinkis duonan litron da lakto. = ... unu duonan litron ..., ... unu duonon de litro ...
Ni disigxas kiel duonaj parencoj.BV.29 La A-vorto duonaj havas J-finajxon, cxar gxia cxefvorto, parencoj, havas J-finajxon.