PMEG 2023

12.3.5.3. Gxis

Limo de movo «

Gxis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.FE.18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.

  • Li klinigxis gxis la tero.FA2.99

  • Gxis cxi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

  • Gxis kie ni iros hodiaux?

  • De supre gxis malsupre la kastelo estis fendigxinta.FA2.67

  • Starigu nun la kaldronon kaj plenigu gxin per akvo gxis la rando.FA3.137

  • La frauxlineto rugxigxis gxis la haroj kaj oreloj.M.175

Limo sen movo «

Gxis ankaux povas montri limon de spaco, tereno aux simile:

  • La tuta Sundo gxis la Sveda bordo estas kovrita de glacio.FA2.109 La sveda bordo estas limo de la glacio.

  • Cxapo el ursa felo sidis sur lia kapo gxis sub la oreloj.FA1.181 La rando de la cxapo trovigxis sub la oreloj.

  • En forte pluva auxtuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka gxis la hauxto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon.FA3.59 La hauxto estis limo de la malseko en liaj vestajxoj.

  • Gxis la arbaro estas suficxe malproksime.FA3.56

Tempo «

Gxis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:

  • Mi laboras cxiutage de frua mateno gxis malfrua vespero.L1.73 Post malfrua vespero mi ne plu laboras.

  • Jxuru al mi fidelecon kaj obeadon gxis la morto!Rt.30 Nur post la morto povas cxesi via fideleco kaj obeado.

  • Mi eltenos gxis la fino.Rt.115

  • Ili trinkis gxis malfrue en la nokto.FA1.17

  • Nu, atendu gxis morgaux.FA1.154

  • Gxis (la) revido! aux simple Gxis (la)! ≈ Gxis nia venonta revido mi memoros vin!

  • Gxis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi?Er.10Gxis kiu tempo vi dauxrigos rifuzi... Rimarku, ke gxis antaux demanda kiam estas bona uzo, dum gxis antaux nedemanda kiam-frazo estas malbona.

Speciala uzo de tempa gxis estas montrado de lasta tempo por fini taskon. Tiam gxis signifas “ne pli malfrue ol”. La montrita tempo estas mem inkluzivita, sed post gxi estos tro malfrue:

  • La tuta traduko estu nepre preta gxis la fino de Majo.OV.563...preta ne pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas cxi tie komprenigxi kiel farigxu preta, estu pretigita. Cxi tia uzo de gxis estas speciala konvencio. Se tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta gxis la fino de Majo, post kiam gxi cxesu esti preta.

  • Gxi devis esti preta gxis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam gxi estis preta estis jam gxuste sabato.FA1.199 Li do sukcesis pri la tasko.

  • Pro kelkaj kauxzoj la angla eldono ne povis esti preta gxis hodiaux.OV.488 Oni ne sukcesis gxis tiu tempo.

  • Cxiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol gxis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton.OV.200 Cxi tie Zamenhof esprimis dufoje la saman sencon. Oni povus aux forigi ne pli malfrue ol, aux anstatauxigi gxis per N-finajxo.

Ankaux estas eble uzi antaux en cxi tiaj frazoj, sed tiam la montrita tempo ne estas inkluzivita: Gxi devas esti preta antaux sabato. Sabate estos jam tro malfrue. Komparu ankaux kun tempa por.

Atingo de mezuro, grado, nivelo, stato «

Gxis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aux staton, kiun io atingas:

  • Per konkura marcxando la prezo falis gxis tri bacoj.Rt.18

  • Longigu Dio la vivon gxis ekstrema mezuro!Rz.90

  • Sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj, por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco.Hsx.2

Ekstremo sur skalo «

Gxis povas montri unu ekstremon de ia skalo aux hierarkio, dum de montras la alian ekstremon:

  • Precipe sxi amis la rozojn, kaj tial sxi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovagxaj, simple odorantaj, gxis la plej belaj luksaj rozoj.FA3.24 Sxi havas cxiujn specojn, sovagxajn, luksajn, kaj cxiujn aliajn specojn inter tiuj du ekstremoj.

  • Ne plu estos logxanto en gxi: de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros.Jr.50 Cxiuj homoj, cxiuj brutoj, kaj cxio alia inter tiuj du limoj, forigxos kaj foriros. Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.

  • Ekzistas ankaux [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 gxis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la plej alta estas 50, sed ekzistas ankaux prezoj inter tiuj du ekstremoj. En cxi tiaj esprimoj oni ofte forlasas de: Ili kostas 15 gxis 50 centimoj(n).

Legu pli pri de kaj gxis rilate al nombraj kaj kvantaj vortoj.

Gxis inkluzivas «

Esprimo kun gxis normale inkluzivas ankaux la gxis-aferon. Se iu petas, ke oni nombru de 1 gxis 5, oni diru: 1, 2, 3, 4, 5 (la kvino estu inkluzivita). Iafoje por emfazi la inkluzivan signifon oni povas aldoni la vorton inkluzive: Ili logxas en apartamentoj 101 gxis 150 inkluzive. Oni povus ankaux uzi gxis kaj kun: ...en apartamentoj 101 gxis kaj kun 150.

Se iam oni volus ekskluzivi la gxis-aferon, oni povus aldoni ekskluzive: Ili kostas de 10 gxis 20 dolarojn ekskluzive. (La plej alta prezo estas 19,99 dolaroj.) Tiaj esprimoj estas tamen tre malofte bezonataj.

Frazenkondukilo «

Gxis estas ankaux frazenkondukilo. Tiam gxis rilatas al tuta frazo: Mi ploris, gxis mi endormigxis.FA1.229

Vortfarado «

  • Gxisi = “diri gxis (la revido)!, adiauxi”: Post la kongreso cxiuj gxisis, kaj iris hejmen.

  • Gxiso = “eldiro de la frazo gxis (la revido)!”: Sekvis gxisoj kaj kisoj. Poste cxiuj foriris.