PMEG 2023

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, cxe kies flankoj trovigxas du aux pli da aliaj aferoj. Se temas pri du aferoj, ili trovigxas cxe du kontrauxaj flankoj. Inter estas iasence la malo de cxirkaux. Inter normale povas stari nur antaux multe-nombra esprimo, aux antaux du (aux pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

  • Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono.FE.25 La potoj staras dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aux antauxe kaj malantauxe, aux simile.

  • En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, sxia infano tremis de malvarmo.M.92 La muroj trovigxas kvarflanke cxirkaux la infano.

  • Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter gxi kaj la domo trovigxis malgranda stalo.FA1.14 Unuflanke de la stalo estis la fojnamaso, aliflanke la domo.

  • Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormigxis.FA1.217 Unuflanke de la angulo trovigxis la muro, aliflanke la monumento.

  • Ekvadoro trovigxas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato «

Al la baza signifo de inter povas aldonigxi nuanco de ligo, simileco aux reciproka rilato (amika, malamika aux neuxtrala):

  • Ni vojagxis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni trovigxis ie inter la du urboj vojagxante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke la vojagxo deiris gxuste de Romo kaj celis gxuste Pizon. Oni ankaux povas diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en ambaux direktoj: Li logxas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li cxiutage veturas inter tiuj du urboj.

  • La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj sxia propra sorto vekis en sxi varmegan kunsenton.M.103

  • Ili cxiuj estis tre amikaj inter si.BV.77 Cxi tie inter si egalas al unu al la alia.

  • Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj.OV.378 La ponto trovigxu inter la gentoj kiel ligo.

  • Neniam gxis nun okazis inter ili ia malpaceto.FA4.173

Diseco, malsimileco «

Inter povas ankaux esprimi disecon aux malsimilecon:

  • Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.PE.855 Granda monto disigas ilin.

  • Ankoraux antaux 50 jaroj inter la Japanoj kaj Euxropanoj ekzistis sxajne kolosa malsameco.OV.348

  • Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj.M.153

Alternativoj «

Iafoje inter montras alternativojn (du aux pli da elektebloj):

  • Cxu estas tiel malfacile elekti inter la cxielo kaj la infero?Rt.73

  • Inter amikoj viaj elektu la plej sagxajn.H.131

  • En la batalo inter honoro kaj amo sxi decidis por la dua.Rt.88

Nepreciza inter «

Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aux en iaj cirkonstancoj:

  • Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter sxiaj okulharoj.FA1.194 La larmoj trovigxis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.

  • Inter fremdaj sxi estas edzino-angxelo, kun la edzo sxi estas demono kruela.PE.752En la cxeesto de fremdaj homoj...

  • Inter lupoj kriu lupe.PE.289Kiam vi trovigxas kune kun lupoj, kriu lupe.

  • Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon.OV.71Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...

Aparteno al grupo «

Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la cxi-antauxe montrita malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:

  • Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraux grandaj ricxuloj.OV.128Grandaj ricxuloj ankoraux ne apartenas al nia amikaro.

  • Sxi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas.FA2.57...ke unu membro de ilia grupo mankas.

  • Inter aliaj aferoj tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13 La akvocxerpa tasko estis nur unu el tuta grupo de taskoj.

  • Ecx inter piuloj ne mankas pekuloj.PE.131Ankaux al la grupo piuloj apartenas pekuloj.

La rolvorteto el havas iom similan uzon.

Inter cxe unu-nombra vorto «

Normale ne havas sencon uzi inter antaux sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en domo aux interne de domo.)

Zamenhof tamen iafoje uzis inter antaux sola unu-nombra vorto por esprimi grupapartenon aux por esprimi disigon de substanco en partojn. Tia uzo tamen ne estas imitinda:

  • Vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn.Gn.18 Pli bone el la tuta popolo.

  • Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon?Nm.27 Prefere oni uzu la pli simplan esprimon el lia familio.

  • Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.Gn.1 Uzu en la akvo.

  • Se vi pistos malsagxulon en pistujo inter griajxo, lia malsagxeco de li ne apartigxos.SS.27 Pli bone kune kun griajxo aux en griajxo.

Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + cxiu + solan unu-nombran grupan esprimon: Inter cxiu domparo/domduopo staris malgranda arbo. Temas pri cxiuj interspacoj en vico de apudaj domoj. Oni ankaux povas diri: Inter cxiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.

Inter + direktaj rolmontriloj «

  • Sxi iris inter la tulipojn.FA1.149...al loko inter la tulipoj.

  • La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn.FA2.123...al loko inter la folioj.

  • Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej cxarmajn malgrandajn elfojn.FA1.63 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj pludauxris.

  • Inter la mano gxis la busxo ofte disversxigxas la supo.PE.582 Normale oni dirus Inter la mano kaj la busxo..., sed cxi tie Zamenhof elektis nekutime gxis anstataux kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano gxis busxo.

  • El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon.Ps.104 Ili (birdoj) sidas inter la brancxoj, kaj ilia vocxo iras el tiu loko.

Tempo «

Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaux alia:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.M.200 Estis ia tempopunkto/minuto post la sepa horo, sed antaux la oka.

  • Tio okazis inter lundo kaj vendredo.

Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de + gxis: de lundo gxis vendredo.

Proksimumeco «

Se inter staras antaux du nombroj, gxi montras proksimumecon: inter dek kaj dudek = ia nombro pli alta ol (aux eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aux eble egala al) dudek. Laux multaj cxi tia inter-esprimo ekskluzivas la ekstremojn (dek kaj dudek): devas esti ia nombro gxuste inter ili, ne ili mem. Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, oni ne povas nomi precizajn limojn:

  • Por acxeti gxin vi devas pagi inter 100 kaj 200 euxrojn. Vi devas pagi minimume 100 kaj maksimume 200 euxrojn.

Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Vortfarado «

  • Intera = “trovigxanta inter aliaj similaj aux samspecaj aferoj”: El la tri domoj la intera domo [= la domo, kiu trovigxas inter la du aliaj] apartenas al mi.

  • Intere = “en intera pozicio”: Intere de la arboj staris urso.

  • Intero = “spaco aux tempo inter du aux pli da aferoj”: La intero de la du domoj estis tre malvasta.

  • Interajxo = “intera parto, kiu trovigxas inter aliaj partoj de la sama afero”: La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la interajxo estas tre stranga.

Ne konfuzu intera, intere, intero, interajxo kun interna, interne, interno, internajxo, kiuj egalas al ena, ene, eno, enajxo respektive.