PMEG 2024
3.1. Vortospecoj
Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj.
Radikvortoj «
Plej multaj vortoj en Esperanto estas radikvortoj. Radikvorto baze konsistas el radiko + vortklasa finajxo, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.
Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktajxojn, konkretajxojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finajxon. Ekzistas naux vortigaj finajxoj: O, A, E, AS, IS, OS, U, US kaj I. Se oni aldonas iun el tiuj finajxoj al radiko, oni kreas vorton. Cxiu ajn radiko povas akcepti cxiun ajn finajxon: homo, homa, home, homi, homas k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.
Radikvortoj povas ankaux konsisti el pluraj radikoj + finajxo, aux el vorteto + finajxo, k.t.p.: vaporsxipo, peri k.t.p. Legu detale pri la diversaj manieroj konstrui radikvortojn.
Iuj radikoj estas uzataj cxefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj: EBL, UL, MAL, GE k.a.
Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj dauxre aperas novaj. Ili estas nefermita klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli malfacila, cxar ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita klaso de lingvoelementoj.
Vortetoj «
Vorteto ne bezonas finajxon, sed povas aperi en frazo tia, kia gxi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen cxiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn:
Rolvortetoj: al, anstataux, antaux, apud, cxe, cxirkaux, da, de, dum, ekster, el, en, gxis, inter, je, kontraux, krom, kun, laux, malgraux, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
Pronomoj: mi, ni, vi, (ci), li, sxi, gxi, ili, oni, si.
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj: kiu, tiu, iu, cxiu, neniu, kio, tio, io, cxio, nenio, kia, tia, ia, cxia, nenia, kies, ties, ies, cxies, nenies, ambaux, la kaj la nomoj de la Esperantaj literoj.
Nombraj vortetoj: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil, nul.
Kunligaj vortetoj: kaj, aux, sed, plus, minus, nek.
Frazenkondukaj vortetoj: ke, cxu, se, cxar, apenaux, dum, gxis, kvankam, kvazaux, ol.
Komparaj vortetoj: kiel, ol.
E-vortecaj vortetoj lokaj: kie, tie, ie, cxie, nenie, cxi, for.
E-vortecaj vortetoj tempaj: kiam, tiam, iam, cxiam, neniam, ankoraux, baldaux, hodiaux, hieraux, morgaux, jam, jxus, nun, plu, tuj.
Diversaj E-vortecaj vortetoj: kial, tial, ial, cxial, nenial, kiel, tiel, iel, cxiel, neniel, kiom, tiom, iom, cxiom, neniom, ajn, almenaux, ankaux, apenaux, des, do, ecx, ja, jen, jes, ju, kvazaux, mem, ne, nur, pli, plej, preskaux, tamen, tre, tro.
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj: adiaux, bis, fi, ha, he, ho, hura (hu ra), nu, ve.
Kvankam vortetoj ne bezonas finajxojn por roli vorte, oni povas aldoni finajxojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antauxe, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgauxo, cxirkauxi, gxisi, treege, unuigi, pliigxi k.t.p.
45 el la vortetoj sxajnas havi iajn finajxojn, sxajnas kunmetitaj, sed estas nekunmetitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, cxiam, cxiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vortetojn oni nomas tabelvortoj.
Apenaux enkondukigxas novaj vortetoj, cxar la vortetoj estas stabila, suficxe fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn preskaux cxiam montrigxas vanaj.
Noto: Okazis provoj sxangxi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finigxas per “aux”, en radikvortojn, ekz.: hodiaux → *hodie*, ankoraux → *ankore*, almenaux → *almene*. Nur en poezio oni povus ankoraux renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvajxo oni nepre restu cxe la normalaj formoj.