PMEG 2023

1.2. Helposignoj

Krom literoj oni uzas ankaux helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos cxi tie nur suprajxe klarigitaj.

Ne-elparolataj helposignoj «

  Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al pauxzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus pauxzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antaux punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.
. Punkto estas uzata por montri la finon de cxeffrazo. Oni uzas punktojn ankaux en mallongigoj, ekz. k.t.p. = “kaj tiel plu” (sed ktp estas same bona). Oni povas uzi punktojn por klariga disigado de ciferoj en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= “dek miliardoj”), sed estas pli bone uzi (se eble) mallargxajn spacetojn, ekz.: 10 000 000 000. Iafoje oni uzas punkton anstataux vicorda A-finajxo en datoj, ekz. 12. Majo = “la dek-dua (tago) de Majo”. Ne uzu punkton antaux decimaloj en nombroj. Por tiu celo oni uzu komon. Legu pli pri matematikaj esprimoj. Krome punktoj estas uzataj kiel disigaj signoj en diversspecaj numeroj (kie ne temas pri decimaloj), en nomoj de komputilaj dosieroj, en retadresoj k.s.: versio 3.2.4 (de programo), dokumento.txt, www.uea.org.
? Demandosigno estas uzata post demandaj cxeffrazoj anstataux punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post demanda subfrazo. Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la hispana lingvo).
! Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstataux punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la hispana lingvo).
, Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom pauxzi, ekz. antaux subfrazo: Li diris, ke li amas sxin. Mi vidis virinon, kiu portis paketon. Oni uzas komojn ankaux anstataux la vortoj kaj kaj aux en elnombrado de pluraj aferoj: Ili mangxis legomojn, panon, fromagxon kaj fruktojn. Komoj estas ankaux uzataj inter kunligitaj cxeffrazoj: Ili mangxis, sed ili ne satigxis. Krome oni uzas komon antaux decimaloj en nombroj: 3,14 (= “tri komo unu kvar”). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
: Dupunkto montras, ke sekvas detala prezento: Li diris: “Mi amas sxin” (rekta citajxo); Jen la menuo: legomoj, pano, fromagxo kaj fruktoj (elnombrado); La konkludo estas: Li estas kulpa!
; Punktokomo estas iafoje uzata anstataux punkto aux komo inter cxeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataux komo en elnombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortajxoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli forte ol punkto. Cxeffrazo post punktokomo normale komencigxas per minusklo.
... Tripunkto estas uzata anstataux punkto post nefinitaj frazoj, aux kie io estas ellasita, aux kie oni deziras iom longan pauxzon.
- Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por trancxi vorton fine de linio. Tia uzo de dividostreko ne sxangxas la sencon de vorto: kafo-tablokafotablo. Dividostreko aperas ankaux en vortoj kiel Nov-Jorko (cxar NovJorko kun majusklo tuj post minusklo aspektas iom strange, sed eblas ankaux Novjorko), kaj en 23-a, 15-ono k.s. (inter cifero kaj litero, sed ankaux 23a estas tute bona skribomaniero). Oni ankaux uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= “doktoro”), s-ro (= “sinjoro”). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj radikoj, cxar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisco San-Francisko (aux Sanfrancisko), Sierra Leone Siera-Leono (aux Sieraleono), San Marino San-Marino (aux Sanmarino), La Paz La-Pazo (aux Lapazo), Nova Scotia Nova-Skotio° (aux Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgraux la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankaux pri dividostrekoj en kunskriboj. Dividostreko aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al gxis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataux komo por montri pauxzon, anstataux krampo por montri parentezon, kaj antaux nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj gxis-streko, sed en preciza tipografio gxi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antaux kaj post parentezo (intermetita klarigo aux komento). Oni parolas pri komenca krampo aux ekkrampo, kaj ferma krampo aux finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstatauxe haltostrekojn: – komento –. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn (anstataux la vorto aux). Ekzistas ankaux malsuprenstreko, \, kiu apenaux estas uzata en ordinaraj tekstoj.
* Steleto aux asterisko estas uzata post vorto aux frazo por signali ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antaux kaj post vorto aux frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ekzemplo estas erara aux tre malrekomendinda.
Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale pri la uzado de apostrofoj.
“ ” Citiloj estas uzataj antaux kaj post citajxo, aux antaux kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citajxo”, "citajxo", „citajxo”, «citajxo», »citajxo«, ‘citajxo’. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citajxo. Ne skribu do: “ citajxo ”. Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la cxeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citajxo – fino de citajxo aux simile.

Streketoj «

En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor|sxip|oFG.55. Tio povas ankoraux aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj trovigxas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento. Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun apostrofoj.

Apudigxo de helposignoj «

Helposignoj iafoje apudigxas, ekz.: ). ”) ’. ’? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontigxas kun komo, krisigno aux demandosigno: Kie vi logxas, laboras k.t.p.? Ankaux tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontigxas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Cxi tie mi logxas, laboras k.t.p.

Elparolataj helposignoj «

1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 Ciferoj (hindaj-arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj. Iafoje oni uzas anstatauxe romajn ciferojn (I, II, III, IV, V...), sed la romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto.
Gxis-streko estas simbolo por la vorto gxis normale kunlabore kun de: Majo–Auxgusto (= “de Majo gxis Auxgusto”). Gxis-streko estas (almenaux en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antaux kaj post gxis-streko.
Minus-signo estas simbolo por la vorto minus: 3 − 2 (= “tri minus du”). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel dividostreko, kaj tre similas al gxis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
+ Plus-signo estas simbolo por la vorto plus: 2 + 3 (= “du plus tri”).
= Egal(ec)o-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu (= “k.t.p. egalas al kaj tiel plu”). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
& Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Gxi normale ne estas uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO (= “UEA kaj TEJO”). Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun aux sen punkto) por kaj.
§ Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10 (= “paragrafo dek”).
% Procento-signo aux elcento-signo estas simbolo por la vorto procento (elcento), kiu signifas “centono”: 100% (= “cent procentoj/elcentoj”).

Ne-Esperantaj literoj «

Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn. Ili estas uzataj ankaux kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj.

Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:

Q qkuo
X xikso
Y yipsilono
W wduobla vo, gxermana vo, vavo, vuo°

Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed gxi povas esti miskomprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta. Gxi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas hebrea litero, kiu nomigxas vav.

Legu ankaux pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W.

Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn.

Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon. La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laux iliaj kutimaj pozicioj en latinalfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. á, è, ö, ç, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligajxojn kiel æ kaj œ oni povas trakti kiel la respondan duliterajxon; la germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel gxian kutiman anstatauxajxon ss; kaj tiel plu. Laux tiuj gxeneralaj ideoj (kiuj ne solvas cxiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, cx, d ð, e è é ê ë, f, g, gx, h, hx, i ì í î ï, j, jx, k, l, m, n ñ, o ò ó ô õ ö ø œ (= oe), p, q, r, s ß (= ss), sx, t þ (= th), u ù ú û ü, ux, v, w, x, y ý ÿ, z.

Grekaj literoj estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en matematiko.

Vortotrancxado «

Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono trancxi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post gxi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:

Sxin kaptis neforpelebla, nevenk-
ebla revado. Neatenditaj, bril-
antaj perspektivoj kreigxis antaux
sxiaj okuloj, sxi ne povis for-
sxiri de ili sian rigardon, lac-
igitan de la mallumo.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotrancxado en Esperanto. Oni simple trancxu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial evitas trancxojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aux vortoparto. Oni ekz. preferas trancxi “cxef-urbo” anstataux “cxe-furbo” por ne forigi la solan literon F disde la prefikso CXEF, kaj ankaux cxar ofte estas pli klare, se oni trancxas laux la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaux la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.