PMEG

12.2.1. N – bazaj reguloj

La finajxo N povas almetigxi kiel finajxo de diversspecaj vortoj.

  • O-vortoj: domo domon, hundo hundon, virino virinon, segxoj segxojn, vidoj vidojn

  • A-vortoj: rugxa rugxan, granda grandan, virina virinan, verdaj verdajn, knabaj knabajn

  • personaj pronomoj: mi min, gxi gxin, ili ilin, oni onin

  • tabelvortoj je U, O, A kaj E: kiu kiun, iu iun, cxiuj cxiujn, kio kion, cxio cxion, ia ian, nenia nenian, tiaj tiajn, tie tien, ie ien

  • lokaj E-vortoj: urbe urben, strande stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finajxon)

Legu ankaux pri N-finajxo cxe ne-Esperantigitaj nomoj.

La finajxo N staras cxiam post eventuala J-finajxo: domojn, hundojn, virinojn, rugxajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finajxon N, tiam ankaux cxiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finajxon N:

  • grandan domon

  • domon rugxan

  • tiun domon

  • tiajn domojn

  • tiun domon grandan

  • tian malgrandan domon antikvan

  • la malgrandajn domojn

  • domojn sen cxiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finajxon: Mi refarbis la flavajn segxojn blankaj.

Signifo «

N-finajxo povas montri:

Kiam frazparto kun N-finajxo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, gxi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aux kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finajxo de N-komplemento aux de N-priskribo estas anstatauxajxo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas frazon, la objekto farigxas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas farigxi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto «

N-finajxo povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton.

Iafoje N-finajxo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataux kaj krom. Tiam N montras objekton.

Rolvortajxoj kun N-finajxo «

Ofte N-finajxo kunlaboras kun E-vorto en rolvortajxo: responde vian leteron, rilate tion.